Esperanto

Esperanto – 2016-02-02

Elirante ankoraŭ unu fojon antaŭ la estimata publiko, mi sentas la devon antaŭ ĉio danki la legantan publikon por la viva kunsento, kiun ĝi montris por mia afero.

el+iri

La multaj promesoj, kiujn mi ricevas, kaj el kiuj tre granda parto estas subskribita “senkondiĉe”, la leteroj kun kuraĝigoj aŭ konsiloj–ĉio tio ĉi montras al mi, ke mia profunda kredo je l’ homaro min ne trompis.

kuraĝ+ig+o

La bona genio de l’ homaro vekiĝis: de ĉiuj flankoj al la laboro ĉiuhoma venas amasoj, kiuj ordinare estas tiel maldiligentaj por ĉia nova afero; junaj kaj maljunaj, viroj kaj virinoj–rapidas porti ilian ŝtonon por la granda, grava kaj utilega konstruo.

vek+iĝ+i
amaso

Vivu l’ homaro, vivu la frateco de l’ popoloj, vivu eterne!

Leave a Reply

Your email address will not be published. Required fields are marked *